Esperanta Civito

Ne eblas familia nomo kiel persona nomo


La interpelacio de sen. Anna Bartek esence demandas, ĉu ekzistas personaj nomoj malpermesataj en la Esperanta Civito, kaj tial rifuzeblaj ĉe la Registra instanco okaze de civitaniĝo.

La ĉapitro pri onomastiko en Lex Valeria pri la familia juro ne traktas tiun temon, sekve necesas referenci al la svisaj kodoj, laŭ la art. 5 de nia Konstitucio.

En ĉiu eŭropa lando ekzistas malpermesoj uzi certajn personajn nomojn. La restriktoj estas pli severaj en Germanio kaj Danlando, kompare kun aliaj, ekzemple Svislando, sed ankaŭ ĉi tie ne eblas registri ajnan nomon. Principe, estas malpermeso doni al sviso personan nomon el la Biblio kun tre negativa konotacio: neniu sviso rajtas nomiĝi Judaso. Krome, ne eblas atribui familian nomon kiel personan nomon.

Aplikante la supran normon, neniu en Svislando (kaj Germanio, Danlando ktp) povas nomiĝi Hitler aŭ Stalin.

Konsekvence, se s-ro Albert Stalin Garrido, estrarano de TEJO, petus la esperantan civitanecon, li devus rezigni pri sia dua antaŭnomo. Kompreneble li rajtus apelacii kontraŭ tia decido de la matrikulisto, pere de la establo kiu garantias lian peton; alivorte, la paktinta establo povus turni sin al la Kortumo. Nia nuna respondo ne estas definitive devontiga.

Evidente, adekvata amendo al Lex Valeria povus anstataŭi la svisan normon, sed tio dependas de la Senato, ne de la Kapitulo.

(Miroslava Kirova, vickonsulo pri internaj aferoj)

[HeKo 791 3-C, 22 jul 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0392 s s 
  Total: 0.0531 s s