Esperanta Civito

La Junulara kreditas de la Universala


La revizio de la ĉi-jara buĝeto de la Junulara kondukis al deficito de 35.000 eŭroj, kaŭzita de la manko de administra subvencio el instanco de Eŭropa Unio. La dependo de subvencioj estas damokla glavo super ĉiuj junularaj organizoj, kaj necesas iompostioma redukto ĝis ne pli ol 50% de la enspezoj el tiu fonto. La unua paŝo tiucelen estas la ĉesigo de la ekspluatado kontraŭ TEJO fare de UEA.

La ekspluatado okazas laŭ kvar kanaloj: la unua estas la kotizaro. TEJO varbas individuajn membrojn por la Universala, sed nur minimuma procento de la kotizoj revenas al la Junulara: tio konsistigas ne pli ol 4% de la tuta enspezaro -- tro malmulte. Estas vere ke UEA kovras grandparte la kostojn pro la (ĉi-jare ne aperanta) "Kontakto", sed la revuo apartenas al UEA mem: kiu proprietas, tiu pagas.

La lupagoj konsistigas la duan formon de ekspluatado: ŝajnas ke la ĉambroj en la "volontula domo" kostas al TEJO po 350 eŭroj monate -- prezo konforma al la roterdamaj tarifoj, do ne malhonesta, sed ankaŭ ne amika. Tria formo: la senpaga laboro de la TEJO-volontuloj por UEA mem -- ekspedo de alies revuo, rutinaj taskoj kaj tasketoj, ktp. Evidente UEA ŝparas, pro tiuj homaj resursoj, ĉar TEJO ne fakturas ilin.

Kvare: la konstruata moderna retejo. TEJO pagas la salajron de Mia Nordentoft, dungita oficisto: la buĝeto diras 27.000 eŭrojn jare! Certe la nova retejo povos utili ankaŭ al la Junulara, sed ĝi apartenos al UEA kaj ĉi tiu profitas el la financaj rimedoj de TEJO.

Estus juste, se la Universala kovrus la deficiton de 35.000 eŭroj, danke al sia rekapitalizo pro la vendo de Nieuwe Binnenweg 176: tio ne estu prunto, kaj ne estas donaco, sed jes pago de ŝuldo, kiun TEJO kreditas.

[HeKo 791 7-A, 29 jul 22]

Komentario de la TEJO-kasistino: "Ni ankoraŭ ne petis UEA-n pri la malplialtigo de la lu-kosto de la VolDom, ni certe povas provi tion. Aliflanke nepras konscii, ke jam la nuna prezo estas multe submerkata, ĉar eĉ se ĝi estas kalkulita 'po ĉambro', la luado de kvar ĉambroj signifas ke baze la tuta domo estas je dispono de niaj volontuloj. Konsiderante la grandecon kaj lokon de la domo, la prezo estas jam multe sub la merkata averaĝo. Due, UEA ja ankaŭ havas buĝeton aprobitan, do ni devas resti realismaj en niaj atendoj. Pri la 'morala' flanko mi ŝatus aldoni, ke estis la decido de TEJO jure kaj finance sendependiĝi de UEA, kaj tio ja signifas ke TEJO decidis preni la respondecon mem zorgi pri sia financado. La kontribuo de UEA al la financado de AKSO [la nova retejo] ne estas finaligita ankoraŭ."

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0454 s s 
  Total: 0.0597 s s