Esperanta Civito

ALTE, 9a Lingva Kolokvo, 12a KEF en la KCE-programo


Kultura Centro Esperantista aktivos en la Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo dum la venontaj monatoj, speciale dum la ALTE-konferencoj en Prago meze de novembro 2022 kaj en Madrido fine de aprilo 2023; la esperanto-delegacion gvidos c-ino Lorena Bellotti, vicprezidanto de KCE.

Tuj post la ALTE-konferenco en Hispanio okazos la 9a Lingva Kolokvo en Ĉaŭdefono, laŭ la kutima fadeno "Vivanta lingvo de vivanta komunumo", 28 aprilo - 1 majo 2023. Dum la kolokvo disvolviĝos ankaŭ la ordinaraj Asembleoj de KCE kaj de LF-koop.

La sukceso de la 11a persvadis la Komitaton, kunlabore kun Studenta Esperanta Ligo, subteni la Abeletojn por okazigi la 12an Kulturan Esperanto-Festivalon ree en Ĉaŭdefono, 24-29 julio 2023, tuj antaŭ la Universala Kongreso. La festivalo disvolviĝos en la pupteatro kaj en la Esperanto-Domo, kun programeroj ankaŭ aliloke kaj aliurbe.

La kalendaron kompletigos la kursoj dum libertempo, precipe tiuj pri tradukado, kies datoj tamen ne estas ankoraŭ deciditaj. Lingvotestaj sesioj okazos kaj en aprilo kaj en julio.

[HeKo 793 6-B, 26 aŭg 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0501 s s 
  Total: 0.0636 s s