Esperanta Civito

Literatura Foiro 230 - revene al 1907

Jam kompleta estas la 38a jarkolekto de "Literatura Foiro": la decembra numero 230 estas survoje al la abonantoj.

Kiel kutime, la uverturo estas poezia: per du originalaj poemoj Venelin Mitev kondukas ŝvebe inter frosto kaj festo. La temo pri originala literaturo ĉeestas ankaŭ per la
artikolo de Giorgio Silfer "1907, la jaro de du romanoj": antaŭ jarcento tiu ĝenro proponis du gravajn novaĵojn -- la pli ol 500-paĝan originale esperantan "Kastelo de Prelongo" de Henri Vallienne, kaj "La knaboj de Paŭlo-Strato" de Ferenc Molnár, kies esperantigon realigas Spierer en 1937.

Mondliteraturo. Donald Broadribb tradukis la studon de Lynda Scott "Similecoj inter Virginia Woolf kaj Doris Lessing" okaze de la ĵusa lieratura Nobel-premio por Lessing. Christian Declerck revenas al "Leteroj el mia muelejo" de la franca verkisto Alphonse Daudet, por konkludi pri la esperanta traduko fare de Wilhelm Theodor Oeste ke estas bela literatura atingo.

2007 estas la Goldoni-jaro. Jen la dua akto de "La kafejo", en traduko de Carlo Minnaja; la unua akto de la komedio premieris en la oktobra numero 229. Armando Zecchin malkovras la signifajn momentojn en la vivo kaj la teatra kariero de Goldoni, per sia artikolo "Burĝa lia teatro, aktuala ĝia autoro".

Kulturpolitiko. La revuo informas pri la okazintaj dum la 42a semajno de la jaro, en oktobro, du manifestacioj: la ekspozicio pri la esperanta
prozo kun literatura kafejo en la Fremdlingva biblioteko en Budapeŝto kaj la kolokvo pri la esperantaj bibliotekoj kaj arkivoj en Vieno.

Historio. Andy Künzli revenigas al la unua postmilita UK, okazinta 1947 en Berno, kiam Internacia Esperanto-Ligo (fondita en Anglio, 1936) ensorbis Universalan Esperanto-Asocion (fonditan en Ĝenevo, 1908]. La Konsulo de la Esperanta Civito klarigas sian aliĝon al la publika alvoko forviŝi la nomon de Francisco Franco el la listo de la altaj protektantoj de Universalaj Kongresoj.

La centjarigo de la Ido-skismo ĉestas per la traduko de artikolo de Otto Jespersen, aperinta en “Gentofte” (1912) por sin defendi el la akuzoj de partianeco al li adresitaj. La tradukon de la teksto efektivigis Perla Martinelli. Daŭras la esploro de Claude Gacond pri la vivo kaj didaktika kontribuo de Louis de Beaufront.

Denove gastas Radoslaw Nowakowski per siaj meditoj, ĉi-foje per eseo pri limo inter arto kaj tio, kio ne estas arto.

"Literatura Foiro" estas ĉefredaktata de Ljubomir Trifonĉovski kaj oficas kiel organo de Esperanta PEN-Centro. Ĝi estas ankaŭ parolilo de la Lingva Komitato de Esperantio. Redakcia adreso: p.k. 26, BG-3000 Vraca (Bulgario), retadreso lofo ĉe softhome.net. La revuon posedas, eldonas kaj administras LF-koop. Provekzemplero estas mendebla ĉe la administrejo: CP 928, CH-2301 Ĉaŭdefono, aŭ tra nia redakcio.

[HeKo 343 1-B, 5 dec 07]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0438 s s 
  Total: 0.0584 s s