Esperanta Civito

Ofica rotacio kaj interne aktivaj unuoj studotaj en la Kapitulo


La Kapitulo de la Esperanta Civito kunsidis hodiaŭ telematike, sub la prezido de la Konsulo, sen. Riichi Karibe. Ĝi pritraktis la geopolitikan situacion en la mondo, kiun simplaj homoj observas kun kreskanta pesimismo. Tiu pesimismo paralelas rilate la evoluon de la malnova Esperantio. Bonŝance la Civito montras klarajn simptomojn de bonfarto, interalie la sukcesa Kultura Esperanto-Festivalo en Svislando: nia konsorcio estas pli kaj pli aktiva produkta platformo.

La Konsulo akceptis proponon de ofica rotacio kaj redistribuo de delegoj en la Kapitulo: la plej grava estus la transiro de sen. Manuela Blanco al la posteno de vickonsulo pri internaj aferoj. La Senato estos vokita ratifi la ŝanĝon, okaze de la parlamenta sesio en Rozoj (Costa Brava) komence de oktobro.

La preparo de tiu parlamenta sesio estis alia grava tagordero: ĝi estos fintraktata ĉe la venonta Kapitula kunsido, 21 septembro 2022. La vickonsulo pri financoj ricevis la taskon studi la utilon de nova, interne aktiva unuo, funkcionta kvazaŭ "convention bureau" por subsidui al la establoj organizantaj gravajn transnaciajn eventojn.

[HeKo 794 1-C, 31 aŭg 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0128 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0417 s s 
  Total: 0.0546 s s