Esperanta Civito

Mensogoj pri KEFR kaj la Civito

En intervjuo aperinta en reta skandalgazeto, redaktata de Kalle Kniivilä (ekde oktobro 2005 "persona non grata" ĉe la Esperanta Civito, pro oftaj mensogoj kontraŭ ĝi kaj ĝiaj paktintoj, sen ebleco refuti kaj sen kontakto kun la koncernatoj por montri alies version), al d-ino Katalin Kováts estas atribuitaj almenaŭ du eraraj respondoj.

Pri la Komuna Eŭropa Framo de Referenco (plumpe tradukita al "referenckadro"), d-ino Kováts asertus: "La Civito same havis la rajton por traduki la referenckadron, eĉ iom pli frue ricevis ĝin de Strasburgo, sed malgraŭ plurfoja urĝo de la Konsilio de Eŭropo kaj malgraŭ peto dividi kun ni la aplikendan terminaron, ili reagis nur prokrasteme kaj malklare. Nin Strasburgo konsideris seriozaj kaj esceptokaze donis pli ol unu permeson traduki la dokumenton, kun la kompreno ke tiu havos la publikigrajton, kiu pli frue prezentos la dokumenton. Tio gravas, ĉar la terminoj en unu lingvo devas esti la samaj, ne gravas kiu ekzamensistemo aplikas ilin. Tiel la publikigintoj de la referenckadra dokumento diktas fakte la normojn. Ni havis relative oftan kontaktiĝon kun la respondeculino, kiu estis tre afabla kaj helpema, kaj ni ricevis eĉ inviton partopreni interregistaran forumon. Ne nur ni ĝojas pri nia sukceso, sed ankaŭ ili kontentas pri tio, ke Esperanton reprezentas ne malgranda grupo, sed tutmonda asocio kun fakaj organizoj kaj kompetentaj kunlaborantoj."

La Esperanta Civito neniam petis la rajton traduki la KEFR-manlibron: en aŭtuno 2005 tion petis kaj tuj ricevis Kultura Centro Esperantista, kiel institucio kiu okupiĝas pri lingvotestado. Poste, en aŭgusto 2006, KCE ricevis de la Civita Forumo, per direktivo Muhlemann, la komision mastrumi la novan LingvoTestan Sistemon de Esperantio. KCE neniam estis urĝita "de Strasburgo". En aŭtuno 2006 la responsulino de la lingvosekcio ĉe Konsilio de Eŭropo informis ke ŝi ricevis (preskaŭ tutan jaron post KCE) similan peton pri traduko, fare de d-ino Katalin Kováts; la responsulino rimarkigis, ke eblas doni la saman senpagan permeson al kiu ajn petinto, kaj demandis ĉu KCE emus kunlabori kun la nova petinto. La respondo de KCE estis pozitiva, kun kopio al d-ino Katalin Kováts. Tiu pozitiva respondo estis menciita en la letero kiu formaligis la duan permeson. Tamen nek d-ino Kováts nek ILEI nek iu alia kontaktis Ĉaŭdefonon por komenci la kunlaboron. La frazo "ili reagis nur prokrasteme kaj malklare" estas rekta mistordo de la faktoj.

Pri la lasta frazo atribuita al d-ino Kováts "Esperanton reprezentas ne malgranda grupo, sed tutmonda asocio kun fakaj organizoj kaj kompetentaj kunlaborantoj", indas du konstatoj: la unua estas, ke la tutmonda asocio ĵus estis forstrekita pro neseriozeco el la listo de NROj en rilatoj kun Unesko; la dua, ke se ekzistas kompententuloj en tia forpelita organizo, same facile ili povas ekzisti aliloke. Cetere KCE estas la unusola esperanta institucio kiu de jaroj  regule partoprenas la konferencojn de la Asocio de LingvoTestistoj Eŭropaj.

Rilate al la kontrakto inter KCE kaj ITK d-ino Kováts asertus (la kondicionalo estas deviga, se temas pri skandalgazeto): "Nu, ILEI havas veran laborkontrakton kaj kunlaboras, al kio ITK sin tenas tre pozitive. La menciita trejnado de la Civito konsistis nur en tio, ke ĝia Konsulo, kun György Nanovfszky, prezidinto de HEA, eniris la konstruaĵon de ITK kaj duope pasigis tie iom da tempo, eble 20 minutojn, sen vera kontakto kun respondeculoj. Tiu traktado stagnis je la nivelo de la pordisto, sufiĉe rezistema. Sekve, mi havas iom da duboj pri la seriozeco de la civita kunlaboro kun ITK", sufiĉas konsideri la tonon kaj enhavon de la antaŭlasta frazo: la intervjuitino evidente estus je pordistina nivelo.

Danke al tiu intervjuo, la tuta laboro de d-ino Kováts rilate al KEFR lasus la impreson, ke ŝi moviĝas (kun certa inklino al blufado) ne por konkrete helpi, sed por malhelpi al aliaj esperantistoj kaj krei konfliktojn.

La Esperanta Civito ne bedaŭras ke la KEFR-manlibro ricevis duan tradukon: ne niaj homoj perdis tempon, kaj alies mono estas elspezita. Kompreneble la fakaj esprimoj, unuavice Komuna Eŭropa Framo de Referenco, restas kiel fiksitaj en la direktivo Muhlemann kaj korolariaj dokumentoj.

[HeKo 344 2-C, 19 dec 07]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0131 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0659 s s 
  Total: 0.0791 s s