Esperanta Civito

Infanĝardeno "La Espero" aktivas en Rumongo


Interesa didaktika projekto disvolviĝas danke al esperantistoj en Burundio.

Fondite en 2018 sub la nomo “La Espero”, infanĝardeno en Rumongo (69 km sude de Bujumburo, ankaŭ ĉe la lagobordo) gastigas sepdekon da infanoj tri- ĝis kvinjaraĝaj, prizorgataj de kvin geinstruistoj. La lernejeto apartenas al la landa asocio de la Universala.

Bedaŭrinde neniu parolas esperanton, sed la infanoj almenaŭ sukcesas bele kanti "Nigra kato, nigra kato / estas vi", post panika momento pro la unuafoja renkonto kun blankuloj (el la redakcio de "Heroldo de Esperanto").

La infanĝardeno ekzistas danke al mecenatoj, plus la kotizoj pagataj de la familioj. Akompaninte la redaktoron, c-ino Ada Florence Iracadukunda promesis verki pli detalan artikolon por HdE.

[HeKo 807 1-B, 2 mar 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0178 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0441 s s 
  Total: 0.0619 s s