Esperanta Civito

Akvon proponi, vodkon trinki

Humphrey Tonkin komentarias la respondon de c-ano Giorgio Silfer pri la UEA-jubileo, aperinta en "La Ondo de Esperanto":

Kvankam Giorgio Silfer opinias, ke UEA rilatas al la lingvo Esperanto kiel British Council rilatas al la angla lingvo, tiu karakterizo neniel kaptas la centrecon de UEA ene de la Esperanto-movado. UEA organizas la Universalan Kongreson, kiu estas pli granda manifestiĝo de la esperantistoj ol ĉiuj aliaj Esperanto-aranĝoj, kaj pli granda stabiliga faktoro en la parola kulturo de Esperanto ol ĉio alia. UEA funkciigas la plej grandan libroservon en Esperantujo. Ĝi aŭspicias la plej signifan renkontejon de sciencistoj pri Esperanto kaj interlingvistiko — CED, kiu organizas la Nitobe-seminariojn (plej laste en Tokio pasintjare) kaj aliajn aranĝojn. CED publikigas la sciencan revuon LPLP, ĝi subtenas partoprenon de fakuloj en fakaj konferencoj, ĝi subvencias esplorojn, kaj ĝi aperigas la internan ligilon "Informilo por Interlingvistoj". La junulara organizaĵo TEJO laboras sub la ŝildo de UEA kaj kun ĝia financa subteno. La eldona fako de UEA estas unu el la plej grandaj en la Esperanto-mondo — ktp. ktp. Ĉe UN kaj Unesko, Esperanto estas reprezentata ĉefe pere de la reprezentantoj de UEA, kiuj en aprilo 2008, por marki la centjariĝon de UEA, organizis kolokvon en la UN-sidejo en Ĝenevo. Se UEA ne ekzistus, oni devus inventi ĝin.

Pri Humphrey Tonkin ĵus raportis Steven Brewer (pseŭdonime: Limako) el Usono:

Dum la ĉi-jara Tutamerika Kongreso de Esperanto en Montrealo okazis akcepto de la Esperantic Studies Foundation antaŭ la bankedo. Mark Fettes kaj Wally DuTemple prelegis pri la historio kaj celo de la organizaĵo. Kreis ĝin Humphrey Tonkin, Jonathan Pool, kaj Jim Lieberman en la 1970aj jaroj por plibonigi la akademian perspektivon de Esperanto. Kiam Cathy Schulze testamentis la plejmulton de sia heredaĵo al ESF, ili decidis pligrandigi sian agadon. Ili nun priskribas tri celojn pri edukado, scienco, kaj forto. La du unuaj estas pli malpli same ol antaŭe, sed forto temas pri la rekono ke ili devas engaĝi je la esperanto-parolantaro.

Mi dum kelkaj jaroj iom bedaŭris ke Humphrey Tonkin kaj aliaj usonaj eminentuloj tute (aŭ preskaŭ tute) restas ekster la usona Esperanto-agado. Mi demandis min tio, samtempe ke mi baraktis por fari ke la usona organizaĵo celu pli ageman pozicion. Kiam iu demandis min kial klopodi por ŝanĝi na E-USA kaj ne simple starigu apartan organizaĵon por subteni agadon. Mi tiam ekkonstatis ke ĝuste tion faris Humphrey Tonkin kaj la aliaj kreintoj de ESF. Dum tridek jaroj, ili nun restas aparte. Estas kiel oni diras pri malbonaj geedziĝoj -- ili estas kiel ĉevalo kun rompita kruro. Eblas pafi la ĉevalon, sed tio ne riparas la kruron.

Al Tonkin iu povus do repliki: se la landa asocio en Usono ne ekzistus, oni devus inventi ĝin. Kaj estas kurioze, ke Tonkin riproĉas al alia homo sur internacia skalo la saman konduton kiun li mem praktikas de tridek jaroj sur nacia skalo (kie temas pri Usono, ne pri bagatela lando).

[HeKo 361 8-A, 18 jul 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0432 s s 
  Total: 0.0573 s s