Esperanta Civito

Waringhien en la Esperanta Panteono

Okaze de hieraŭa vizito de kelkaj gesenatanoj el diversaj politikaj grupoj ĉe la urba kremaciejo de Ĉaŭdefono, la Konsulo de la Esperanta Civito anoncis la firman intencon okazigi la 14an de aprilo 2009 la unuan solenan Memortagon pri niaj pioniroj, kun dediĉo de la unua urno en la Esperanta Panteono. La konstruo, vera juvelo de la secesia stilo, tre pozitive impresis la parlamentanojn.

"La elekto baziĝos sur la listo de la cent plej famaj esperantistoj, preparita antaŭ kelkaj jaroj. Certe ni honoros la memoron nur de tiuj kies parencoj konsentas, kaj komencos per tiuj kiuj ligis sian aktivecon al unu el la paktintaj establoj aŭ al la Civito ĝenerale. Tiurilate okazis jam kontakto kun la filino de Gaston Waringhien, kiu longe aktivis por "Literatura Foiro" kaj membris en Esperanta PEN-Centro. Principe ŝi promesis sian ĉeeston venontjare, do probable al Gaston Waringhien estos dediĉita la unua urno" diris c-ano Giorgio Silfer, kiu aldonis: "Verŝajne ĝi ne estos la sola dediĉo, sed  okazos tre malmultaj, kaj pro la proceduro enkondukita de Lex Bertilia kaj pro la deziro havi la ĉeeston de familianoj."

En 2009 okazos la 150a datreveno de Lazaro Ludoviko Zamenhof, la 100a de Ivo Lapenna kaj aliaj jubileoj, sed la Konsulo ne komentariis pri ili.

En la vizito ĉe la Panteono la parlamentanoj orientiĝis ankaŭ pri la plej oportuna angulo rezervebla al la esperantistaj urnoj. 

[HeKo 365 7-C, 15 aŭg 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0219 s s(23 Requests)
  PHP: 0.1051 s s 
  Total: 0.1269 s s