Esperanta Civito

John Wells proponas reformi la anglan

John Wells, prezidanto de la Akademio de Esperanto kaj emerita profesoro de University College en Londono, kaj prezidanto de Spelling Society, ĵus proponis forigi la regulojn de "spelling", la skandado de la angla lingvo, necesa por lerni ties ortografion. Li ankaŭ proponis forigi la apostrofon de la saksa genitivo.

"En la finna, lerninte la literojn, oni aŭtomate scias kiel oni skribas kaj prononcas; en la hispana kaj itala same; ni do unuformigu la anglan kaj ni solvos niajn problemojn." Ne estas klare, ĉu ak. John Wells (kies esperantistecon neniu mencias) celas nur provoki la publikon aŭ iel esperantigi la anglan (ĉu por ke ĝi pli taŭgu kiel mondolingvo?). Sed certe estas, ke li vekis amason da protestoj kaj humuraj komentoj en la angla gazetaro.

Kaj en Harrow, unu el la plej bonaj sendependaj lernejoj en Britio (tie studis interalie Winston Churchill), oni decidis inaŭguri la semajnon per testo pri ortografio. "The Times" tuj publikigis ĝin. Kurioza detalo: ofte la ĉampionecon pri la franca ortografio gajnas profesoroj pri la angla. Nu, eĉ por ellerni la francan utilas mastrumi la anglan ortografion...

[HeKo 368 5-A, 16 sep 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0456 s s 
  Total: 0.0595 s s