Esperanta Civito

Moratorio pri mortopuno: plia sukceso

Ĵaŭdon la 20an de novembro 2008 granda plimulto el ĉiuj kontinentoj aprobis duan rezolucion de Unuiĝintaj Nacioj, por rekomendi universalan moratorion pri mortopuno. Cent kvin membroŝtatoj balotis por, 48 kontraŭ kaj 31 sindetene pri la rezolucio, en la tria komitato de la Ĝenerala Asembleo. Amendoj proponitaj de kelkaj membroŝtatoj estis malaprobitaj je granda plimulto.

Konfirme al tiu favora tendenco, en novembro 2008 jam 137 ŝtatoj forigis la mortopunon, jure aŭ fakte. Tamen en 2007 okazis ekzekutoj ankoraŭ en 24 ŝtatoj, kiuj mortigis almenaŭ 1.252 personojn. Kaj en 51 ŝtatoj almenaŭ 3.347 homoj estis kondamnitaj je morto.

En decembro 2007 la Ĝenerala Asembleo aprobis unuafoje rezolucion kontraŭ mortopuno. Tiam poris 103, kontraŭis 54 kaj sindetenis 29 membroŝtatoj. La fronto de pekinistoj kaj islamistoj (la komunista Ĉinio kaj la islama Irano estas la ĉefaj subtenantoj kaj aplikantoj de mortopuno, kune kun Usono) komencas cedi. Kiom multe, tion diros la pleno de la Ĝenerala Asembleo en decembro.

La Esperanta Civito aliĝis en 2007 al la kampanjo por la moratorio. Ankaŭ Sennacieca Asocio Tutmonda aliĝis al la kampanjo, kaj la Konsulo proponis al SAT kunlaboron, fine de septembro; neniu respondo venis ĝis nun. En la esperanta popolo, ĉiu interesata kunlabori por la moratorio povas kontakti la Esperantan Civiton, tra nia redakcio.

[HeKo 374 7-C, 26 nov 08]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0118 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0434 s s 
  Total: 0.0551 s s