Esperanta Civito

Kial la Konsulo ne subtenis la kampanjon

Inter la subskriboj en la kampanjo iniciatita de c-ano Oleg Izyumenko vi ne trovos tiun de c-ano Giorgio Silfer, nek la aliĝon de la Esperanta Civito. La kialoj de tiu nepartopreno estas kaj objektivaj kaj subjektiva. Ni komencas per ĉi-lasta, ĉar la raciaj argumentoj estas ĉiuj kontraŭ la aliĝo, do nur la emocio povus influi al mala direkto.

Fakte ni ne aliĝis ĉar neniu petis tion: nek parlamentano nek civitano, inkluzive de Izyumenko mem. Se li petus, eble pro amikeco ni aliĝus, aŭ almenaŭ sugestus al li kiel atingi plurajn milojn da voĉoj, sendepende de la esperantistaro, kaj el Usono mem. Jen do la subjektiva kaŭzo.

La objektivaj estas pluraj. Unuavice, kontraŭas nian etikon uzi instrumente la politikon: tial ni same malestimas la unutemajn listojn okaze de parlamentaj balotoj, la kandidatiĝojn motivitajn ne de la celo helpi al sia popolo per artikita programo, sed de la celo propagandi la amatan ĉevaleton. Politiko ne estas reklamejo, sed io etike pli profunda, ne nur same serioza.

Duavice, en tia instrumenta utiligo de la politiko, la misuzo estas ambaŭflanka, kaj kutime malgajnas ĝuste la propagandisto. Tiel okazis nun: la Izyumenko-kampanjo apenaŭ efikis por atingi prezidenton Obama pri nia lingvo, sed certe ĝi bone efikis por propagandi la bildon de prezidento Obama (kaj de Usono) inter niaj lingvanoj. Dezirante reklami esperanton al gaĝoj, la kampanjanoj efektive reklamis Grandan Gaĝon ĉe la esperantistoj.

Triavice, ni ne povas apogi proponon bazitan sur institucia eraro. Ne havas sencon premi al la prezidento por ke li enkonduku esperanton lernejen, ĉar en federisma ŝtato la eduka sistemo estas sub la rego de la federitaj unuoj, ne de la centra registaro. Eble tial fiaskis ĉiuj proponoj (ne nur la esperanta) kiuj koncernas edukadon.

Kvare, la insisto pri esperanto kiel unua fremda lingvo estis plumpe almetita: (kvazaŭ) deviga studobjekto estas maloportuna celo.

Kvine, sed tio estas parte subjektiva, ni estas tre skeptikaj pri la deviga publika lernejo, speciale en Usono. Precipe en Usono, indus turni sin prefere al la "Home Schooling" fenomeno, proponi esperanton kadre de la hejma klerigado.

Sese, la retejo www.change.org postulas scii tro multe de tiuj kiuj aliĝas. Kio situas malantaŭ ĝi? Kion ĝi faros per tiom da datumoj? Kaj ĝuste en socio obsedata de la timo pri terorismo?

Ni haltas ĉi tie, emfazante ke la supra neniel sonu kiel riproĉo al la gecivitanoj kiuj subskribis. Tio estis legitima ago.

(Giorgio Silfer)

[HeKo 380 6-C, 22 jan 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0153 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0808 s s 
  Total: 0.0962 s s