Esperanta Civito

Grindelvaldo en la atesto de partopreninto

Kio kondukis min al Grindelvaldo? Demandante al Kultura Centro Esperantista pri ĝiaj aranĝoj dum aŭgusto, mi eksciis ke je la unua semajno okazos Naturamika Semajno inter esperantistoj en Grindelvaldo. Ĉar min allogas la naturo, la ebleco promenadi, viziti la Alpojn kaj ankaŭ praktiki esperanton, tio decidigis min sperti ambaŭ flankojn: kaj la lingvo kaj la alpaj promenadoj.

Dum la Naturamika Semajno 2008 mi restis nur du tagojn, sed ĉi-jare la sperto daŭris tutan semajnon. Kvankam pasintjare mi ĝuis promenadojn en la montoj kaj en la valo, dediĉante unu tagon al ĉiu kampo, ĉi-foje mi povis sperti promenadojn pli kompletajn: marŝi, ekskursi per kablovagonoj, viziti Jungfraujoch, Schilthorn, Schwarzhorn (kun vera grimpado!), admiri nekredeblajn vidindaĵojn, glaĉerojn, kaj sperti la naturon en harmonio kun mi mem, kiel interna spirita flanko.

Ĉio estis parolata en esperanto, organizata kaj planata en esperanto, kun plena mergo en esperanto-vivo kaj mi sentis la lingvon kiel naturan komunikrimedon. Krom tiu viva uzo de la lingvo, mi povis kun la naturamikoj klarigi, analizi, diskuti ĉion, lerni novajn vortojn, paroli pri novaĵoj ktp.

Mi aldonu ke la valo de Grindelvaldo taŭgas je ĉiu nivelo. Eblas fari simplajn promenadojn kaj pli profesiecajn, eblas uzi kablovagonojn kaj noĉvojajn trajnojn. La ebleco restadi en naturamika domo ankaŭ estas konsiderinda: ĝi proponas taŭgajn ĉambrojn, bongustajn maten- kaj vespermanĝojn, je ne alta prezo. La gemastroj estas tre afablaj.

(Paŭlo Meliz, Hispanio)

[HeKo 399 3-B, 7 aŭg 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0620 s s 
  Total: 0.0761 s s