Zorgo pro la malfruo de "Kontakto"
Fine de oktobro jam du novaj numeroj de “Kontakto” devus esti en la manoj de la legantoj, sed ŝajnas ke neniu estis eldonita post la fino de la redaktoreco de Rogener Pavinski.
Fine de oktobro jam du novaj numeroj de “Kontakto” devus esti en la manoj de la legantoj, sed ŝajnas ke neniu estis eldonita post la fino de la redaktoreco de Rogener Pavinski.
Post la sukceso en oktobro, Fajszi Amika Rondo anoncas du literaturajn kafejojn en Budapeŝto, ĉe la orienta legacio de la Esperanta Civito, antaŭ la fino de 2021.
La staba agendo de novembro estos aparte plena por la Esperanta Civito. Merkredon la 3an skajpe kunsidos la KEF-teamo de la Abeletoj; merkredon la 10an skajpe kunsidos la komisiono pri bibliotekoj; merkredon la 17an skajpe kunsidos la Kapitulo. La komisiono pri bibliotekoj kunvokis ekspertojn el Hispanio, Katalunio, Francio, Svislando, Hungario.
La jara konferenco de Naturfreunde Internationale disvolviĝis hieraŭ, bedaŭrinde ankoraŭ nur en virtuala surogato, kvankam principe kunvokita apud Graz, Aŭstrio (pacifistoj ĵus havis pli da kuraĝo mondkongresante en Barcelono). La delegito de Esperanta Naturamikaro ĉi-foje rezignis partopreni, sed li skribe komunikis apogon al la asemblea dokumento pri klimataj protektado kaj justeco.
La Konsilio de Eŭropo en Strasburgo konfidis al la Esperanta Civito, pere de Kultura Centro Esperantista, la kontrolon de la priskribiloj por la projekto LASLLIAM (Alfabetigo kaj sekundara lingvolernado por la lingva integrigo de adoltaj migrantoj).
La komisiono pri bibliotekoj fariĝos konstanta kaj envolvos pliajn aktivulojn: tion decidis hodiaŭ la Kapitulo diskutinte la raporton de sen. Manuela Blanco pri la unua komisiona kunsido. Surbaze de alia raporto, la Civila Esperanta Servo transformiĝos al aŭtonoma establo, kun jura sidejo en afrika lando kie Servo Civila Internacia ne havas sekcion.
Sukcesa literatura kafejo hodiaŭ vespere ĉe la orienta legacio de la Esperanta Civito en Budapeŝto, honore al c-ano Gyorgy Nanovfszky, prezidinto de Fajszi Amika Rondo kaj Hungaria Esperanto-Asocio.
La Kapitulo de la Esperanta Civito kunsidis hodiaŭ matene en Malago, kun skajpa alesto de parto de la ekzekutiva instanco, interalie la Konsulo el Japanio, sen. Riichi Karibe. Nur duono de la tagordo estis pritraktita, kaj post du tagoj suplementa kunsido kompletigos la laborojn.
La rilatoj inter Eŭropa Unio kaj Pollando streĉiĝas pli kaj pli, post la verdikto de la pola Konstitucia Kortumo, kiu pravigis la antieŭropisman linion de la polaj leĝodonantoj. La streĉo de la justica iras al la politika tereno, kie la EU-ĉefkomisaro (s-ino Ursula von der Leyen) ŝajnas preta al drastaj demarŝoj kontraŭ Varsovio.
La Esperanta Civito partoprenos kiel oficiala observanto en la dua Monda Pac-Kongreso, ekonta postmorgaŭ en Barcelono, ĉefurbo de Katalunio. La kongreson organizas la plej antikva pacifisma instanco en la mondo, Bureau International de la Paix (BIP, 1891), kiu havas historiajn rilatojn kun esperantistoj, inkluzive de pac-Nobelaj laŭreatoj antaŭ la unua mondmilito.
La Kapitulo de la Esperanta Civito estas kunvokita al ordinara kunsido ĉe la naturamika Esperanto-Domo en Malago (Andaluzio), la 20an de oktobro 2021 matene, sub la prezido de la Konsulo, sen. Riichi Karibe. Duono de la Kapitulo partoprenos fizike, alia duono skajpe.
“Se la verko montriĝas profunde pesimisma, ĝi estas stile sprita, plena je humuro, riĉa je teatraj turnoj (kaj, ĉi-okaze, de tradukaj defioj).