Togolanda ultimato plu sen respondo
Estas daŭre sen respondo la ultimato de Unuiĝo Togolanda por Esperanto. Kio okazos se la estraro de UEA ne respondos antaŭ la 1a de majo al sia landa asocio en Afriko?
Estas daŭre sen respondo la ultimato de Unuiĝo Togolanda por Esperanto. Kio okazos se la estraro de UEA ne respondos antaŭ la 1a de majo al sia landa asocio en Afriko?
La Komitato [de UEA] komunikiĝas rete jam pli ol dek jarojn (tiu ĉi [publika] listo ekzistas ekde 1999), sed sencohavaj diskutoj estis maloftaj, kio ja ne estas problemo nur en tiu ĉi listo. Antaŭe ne estis retlistoj, sed ekz. pri agadplanoj oni diskutis multe koresponde kaj krome en la revuo “Esperanto” k.a. gazetoj, en landaj kongresoj, ktp.
Kataluna Esperanto-Junularo organizas sian 6an Internaciisman Renkontiĝon. Temas pri kongreseto disvastiganta la principaron pri lingva daŭripovo kaj Esperanton en la Kataluna Landaro, kaj la katalunan lingvon kaj kulturon al internaciaj partoprenantoj. Tial ni ĉiam klopodas organizi la ĝin kun lokaj anaroj. Kutime partoprenas ĉ. 80 aŭ 100 personoj el la tuta mondo.
La hodiaŭa tragedio apud Smolensko, la urbo kie en 1896 naskiĝis la esperanto-teatro, lumigas la reflektorojn al Pollando. Laŭ okcidentaj amasmediaj komunikiloj en aviadila akcidento (ŝajne kaŭzita de la pola piloto mem) pereis la pola prezidento, duono de la pola registaro, aliaj eminentuloj kaj delegacio de la parencoj de oficiroj amase murditaj de sovetianoj en Katyn, 1940.
Prezentite kiel unu el la plej gravaj eventoj dum la hispana prezido de Eŭropa Unio, hieraŭ kaj hodiaŭ disvolviĝas en Kordovo la dua pinta konferenco pri la inkludo de roŭmoj en EU, kadre de la Internacia Cigana Tago.
Estas okazanta la unusola demokratia baloto, el la diversaj interne al Universala Esperanto-Asocio: la individua membraro sekrete renovigas unu dekonon de la Komitato, nome ses el sesdeko, krom eraro. La ceteraj komitatanoj ne estas elektitaj, sed nomumitaj de la landaj asocioj, aŭ en dua vico alelektitaj de la B- plus A-komitatanoj.
Kooperativo de Literatura Foiro unuafoje honoros la memoron pri siaj forpasintoj, per publika ceremonio la 14an de aprilo 2010 matene, en la Esperanta Panteono (antikva kremaciejo de Ĉaŭdefono), okaze de la Memortago de Ĉiuj Pioniroj. La oracion legos la vicprezidanto de LF-koop, sen. Perla Martinelli.
Mi estas Emeka Bright kaj mi loĝas en Jos Plateau ŝtato, Niĝerio. Se vi memoras, mi eĉ aliĝis al UK en Nederlando, 2008.
La usona intelektulo Ken Miner skribis en sia taglibro antaŭ ne longe pri “Pado-dependeco kaj Zamenhof-kultado”: