Kiu bonkoros al niĝeria viktimo?

HeKo 432 1-B, 6 apr 10

Mi estas Emeka Bright kaj mi loĝas en Jos Plateau ŝtato, Niĝerio. Se vi memoras, mi eĉ aliĝis al UK en Nederlando, 2008. Nun ni troviĝas en tragedio en kiu mi jam perdis vivojn pro batalo inter kristanoj kaj islamanoj en Jos, kaj nun mia patro estas inter la ĉielo kaj la tero kaj du kuzoj jam estis viktimoj. Mia domo estis bruligita kaj mi perdis ĉion kaj familianojn en hospitalo. Ĉu iu povas helpi? mi jam kontaktis kelkajn, sed neniu estas en pozicio helpi.

Atesto 1:
Mi renkontis Emeka Bright kaj policiston Kingsley Ochei unuafoje ĉe la nederlanda ambasadorejo en Abuja en nia ĉefurbo, ĉar tiam ni ĉiuj aliĝis al la UK en Nederlando. Antaŭ tiu dato ni korespondis ĉefe rilate al la UK. Bedaŭrinde la konsulejo rifuzis al ĉiuj la vizojn. Ili petis min protesti kaj tion mi faris kaj eĉ elspezis monon sendante plendleterojn al nederlando ĉe la enlanda ministerio. Post tiu dato mi ne aŭdis de ili ĝis la nuna tragedio. Jes la tragedio estas konata tutmonde kaj mi ĵus forsendis al “Monato” artikolon pri tio. (c-ano Prince Henry Oguinye)

Atesto 2:
Jes mi konas Emeka Bright kaj la kuzon. Ankaŭ unu vilaĝano mortis en la lasta krizo. Li ankaŭ konas min. Li kaj mi studis esperanton tra S-ino Farukuoye kiu mortis. La Jos krizo nun estas internacia kaj kreas ĝis nun problemon. Nun virinoj kiuj vojaĝas al Jos por komerco timas, kaj la House of Assembly en Imo ŝtato diris al direktoro de National Youths Service: ne sendu Imo State Corps membrojn al Jos. (c-ano Israel Uhuegbu)

Kiuj volas helpi al la esperantistoj en tiu kristana provinco de Niĝerio, tiuj bonvolu kontakti la Civitan bankon aŭ s-ron Hans Bakker, ankaŭ pere de nia redakcio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.