"Literatura Foiro" nek ignoros nek recenzos bitlibrojn
Dum sia hodiaŭa telematika kunsido la redakcio de “Literatura Foiro” interalie pritraktis demandon levitan de c-ano Carlo Minnaja pri la recenzeblo kaj recenzindo de virtualaj libroj. La demando estigis debaton kun distancaj vidpunktoj, kiuj tamen konverĝis al kompromisa solvo: nek recenzi nek ignori.