UEA-anoj balotas por Komitata dekono
Estas okazanta la unusola demokratia baloto, el la diversaj interne al Universala Esperanto-Asocio: la individua membraro sekrete renovigas unu dekonon de la Komitato, nome ses el sesdeko, krom eraro. La ceteraj komitatanoj ne estas elektitaj, sed nomumitaj de la landaj asocioj, aŭ en dua vico alelektitaj de la B- plus A-komitatanoj.