Kurso pri la kultura historio de la esperanta popolo
La prestiĝa Lernejo de Verkistoj de Meksiko en la ĉefurbo (apud metrostacio Etiopía) gastigos studan sabaton, kiun gvidos prof. Giorgio Silfer, 2 marto 2019. La temo estas: “La kultura historio de la esperanta popolo”. Aŭspicias Esperanta PEN-Centro, organizas societo Dialogo (pri biodiverseco kaj juro lingvaj).