Forpasis civitanino Paola Gozzi Gorini

HeKo 700 5-B, 22 jan 19

Itala Interlingvistika Centro bedaŭras anonci la forpason de profesorino Paola Gozzi Gorini, dojeno de la itala esperantistaro. Ŝia lasta spiro okazis hieraŭ en Mantuo. Laŭ gazetara komuniko ŝi estis 101-jaraĝa, sed laŭ la Registra Instanco ŝi naskiĝis en 1922. La esperantan civitanecon ŝi petis en 2002.

C-ino Gozzi Gorini eklernis nian lingvon en 1980 (la jaro de Raŭmo) kaj rapide atingis altan nivelon. En Mantuo ŝi fariĝis la plej grava kaj sindonema esperanto-instruistino: ŝia granda apartamento funkciis kvazaŭ kulturcentro.

En sia loĝurbo ŝi estis konata kaj estimata intelektulino. Profesorino pri beletristiko, ŝi aŭtoris interalie tre valoran krestomation por la meza lernejo. Fama estis ankaŭ ŝia edzo, el kiu ŝi vidviniĝis antaŭ trideko da jaroj: li mem rolis protagonisme en pentrarto, specife en la tradicia skolo de la “mantua klarismo”.

De pluraj jaroj ŝi vivis preskaŭ senmova post apopleksio, sed kun tre lucida menso.

Kondolence aliĝas la instancoj de la Esperanta Civito, la paktintaj establoj Literatura Foiro, LF-koop, Esperanta PEN-Centro kaj Kultura Centro Esperantista, kaj persone gec-anoj Perla Martinelli, Giorgio Silfer kaj Lorena Bellotti. Ĉi-lasta lernis de ŝi nian lingvon.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.