Zamenhof-Tage anoncota la nova LF-ĉefredaktoro
Estas atingita la limdato por liveri kandidatiĝojn al la posteno de ĉefredaktoro de “Literatura Foiro”, 2015-2017. Pri la posteno nur viroj komunikis al la eldonejo sian interesiĝon.
Estas atingita la limdato por liveri kandidatiĝojn al la posteno de ĉefredaktoro de “Literatura Foiro”, 2015-2017. Pri la posteno nur viroj komunikis al la eldonejo sian interesiĝon.
La novembra literatura kafejo en Budapeŝto estis dediĉita al c-ano István Nemere, prezidinto de Esperanta PEN-Centro, okaze de la sepdeka datreveno de lia naskiĝo. Al la kultura evento morale aliĝis Hungaria Esperanto-Asocio, kiu omaĝis al la poliglota verkisto interalie per agrabla donaco.
Preskaŭ ĉiuj elstaraj zamenhofologoj aliĝis al la diskutlisto de Scienca Instituto Zamenhof, kie la plej verva kontribuanto estas c-ano Francisko Degoul.
Poezio aparte abundas en la numero 271 (oktobro 2014) de “Literatura Foiro”: krom la uvertura kanzonteksto di Massimo Acciai, revenas post longa tempo la ĉina lirikisto mao zifu (laŭ lia kutimo, minuskle), kiu, spure al Proust, serĉas sian perditan tempon per rigide ritmaj dekunusilaboj. Al li respondas kolekteto de poemoj de Gerrit Berveling, kun histori-mitologia fono.