Hungaraj festas, Szilvási protestas

HeKo 568 7-B, 29 nov 14

La novembra literatura kafejo en Budapeŝto estis dediĉita al c-ano István Nemere, prezidinto de Esperanta PEN-Centro, okaze de la sepdeka datreveno de lia naskiĝo. Al la kultura evento morale aliĝis Hungaria Esperanto-Asocio, kiu omaĝis al la poliglota verkisto interalie per agrabla donaco.

Tio tamen ĝenis s-ron László Szilvási, kiu publike dissendis ĉikanan mesaĝon al la HEA-membraro: “Kiel membro, mi forte miras, ke la estraro de HEA faris tian festenegon, ja István Nemere ne estas membro de la organizo — respektive li estas membro de ne ĉi tiu organizo”.

Al s-ro Szilvási (“persona non grata” ĉe la Esperanta Civito) respondis, same publike, la unua vicprezidanto de HEA, s-ro János Nagy:

“István Nemere per siaj esperantlingvaj verkoj ĉiam multe helpis al la movado kaj al Hungaria Esperanto-Asocio. Iam ajn li helpeme estis je dispono dum kongreso, dediĉante sin dum la librovendado de HEA, kaj eĉ se li ne estas membro, per siaj verkoj, li estas organika estaĵo. Generacioj kreskis dum la periodo de la plej konata hungara kaj esperantista verkisto István Nemere, pro tio, kion vi nomas “festenego”, tio estas ne alia, distingita respekto al la verkisto. La Asocio estimas kaj taksas, ke tiel mondfaman verkiston oni povis omaĝi en nia rondo. Mi bedaŭras, ke nenian pozitivan flankon vi vidas en ĉi tiu afero kaj mi ne deziras plu diskuti.”

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.