La junia Heroldo aktualigas interesajn debatojn
“Heroldo de Esperanto” n-ro 2309 (junio 2020) estas en la leterkesto de siaj abonantoj, kun interesaj kontribuoj al diversaj debatoj: pri financoj en Esperantio, pri raŭmismo, pri indiĝenaj lingvoj, pri onomastiko. Aldone multaj informoj el la esperanta mondo, precipe la konsorcio de la Pakto.