TEJO ne rezignas pri fizika kongreso en 2021

HeKo 736 4-A, 4 jun 20

La (tro?) frua rezigno de la nederlandanoj organizi Internacian Junularan Kongreson en 2020 kuntrenis ankaŭ la rezignon de la sudkoreoj pri IJK en 2021. Sed la gvidaj instancoj de TEJO intencas okazigi IJK-on fizike en 2021 kaj tial ili ĵus relanĉis konkurson, kun unua limdato 30 junio 2020.

Tio signifas ke restus malpli ol jaro por organizi la kongreson. La junulara komisiono de Kultura Centro Esperantista, kontaktita de la estraro de TEJO, respondis skeptike pro la disponebla tempo; krome ĝi ne rajtas konkursi, ĉar la oficiala anonco restriktas la kandidatiĝeblon al la solaj landaj sekcioj, kaj en Svislando ne ekzistas tia. Tuj la estraro modifis la anoncon, inkluzivante ŝancon ankaŭ por ne landaj sekcioj, ekzemple KCE.

TEJO estas esploranta ankaŭ aliajn formulojn, kun kombino de fizika alesto kaj perreta partopreno.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.