Tradukarto en kvara kurso de KCE
La staĝo pri tradukarto ekis hodiaŭ ĉe Kultura Centro Esperantista en Svislando, sub la gvido de d-ino Perla Martinelli, ĉefredaktoro de “Literatura Foiro”. Ok personoj partoprenas (plejparte denaske italaj, sed ankau franca, hispana kaj germana): ili ĉiuj interalie miras pro la agrabla vetero kaj la des pli agrabla ŝanco kunesti fizike: Ĉaŭdefono ŝajnas vera oazo en la nuna pandemio.