Esperantologia Fakultato 2020 de KCE sukcese startis

HeKo 739 4-B, 21 jul 20

Dum la kongresoj ne okazas, aŭ nur virtuale disvolviĝas, Kultura Centro Esperantista realigas sian someran kursaron, kiu komenciĝis hodiaŭ per la Esperantologia Fakultato kaj kulminos en aŭgusto per la kurso pri tradukarto.

Pro bedaŭrinda foresto de d-ino Perla Martinelli (operaciita hieraŭ en Laŭzano) unu el la du monografiaj kursoj ne okazas; kompense, prof. d-ro Davide Astori vastigas la sian, pri Ferdinand de Saussure, iniciatinto de strukturismo en lingvistiko, dum la institucian kurson (pri la kultura historio de Esperantio) gvidas d-ro Giorgio Silfer.

Ekstreme interesa tago stude kaj gastronomie, komentariis unu el la partoprenantoj, itala studento kiu ĵus petis kaj ricevis la esperantan civitanecon. Dum alia partoprenantino, el Hispanio, admiras la altan nivelon de la lekcioj kaj miras pro sia kapablo sekvi ĉion: Esperanto vere estas mia universitato.

En la horoj pri ĝenerala lingvistiko aparta atento estis dediĉita al la problemoj de faka terminologio: naskiĝis la ideo retroviĝi venontjare por terminologia seminario, alirebla de ĉiu lingvemulo, ne nur lingvistoj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.