Plia Lingva Komitatano ekde junio 2019
Okaze de la baldaŭa parlamenta sesio estos anoncita la nomo de almenaŭ unu plia Lingva Komitatano de Esperantio, inter la komunikoj de la Konsulo al la Senato.
La decido konformas al la artikolo 2, paragrafo 3 de Lex Academica, kiu rajtigas la Konsulon nomumi ĝis kvin novajn LK-anojn dum la koncerna mandato.