HdE aprila kaj maja numeroj 2019

HeKo 708 2-B, 3 maj 19

“Heroldo de Esperanto” n-roj 2295 (aprilo) kaj 2296 (majo 2019) regule aperis kun multaj informoj. La monata informilo de Kultura Centro Esperantista raportas pri sia aktiveco precipe en la unua, kiu dediĉas la frontan artikolon al la Lingva Kolokvo en Ĉaŭdefono, kaj la duan paĝon al detaloj pri la tri ĉefaj someraj aranĝoj: la eksperimenta kurso pri beletra tradukado, la ateliero pri proza verkado, la Esperantologia Fakultato.

La sama numero informas pri la serenaj rezultoj de la asembleoj okazintaj en Svislando, sed ankaŭ pri la tre zorgiga situacio en Universala Esperanto-Asocio. Tre interesa estas la ĉefartikolo de Giorgio Silfer “Interreto kaputis”, pri la implikoj makro- kaj mikrosocie de la misevoluinta utiligo de sociaj retoj. Ricevas atenton ankaŭ la alvoko por Eŭropo fare de la verkistoj de PEN Internacia.

La maja numero analizas la malfacilan konjunkturon en Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, apud retrospektiva prelego de Mark Fettes pri UEA kaj redakcia precizigo pri lia interpreto pri la historio. Kompletigas la panoramon artikolo pri la eventa majo de la Esperanta Civito. Krom informoj pri la aktiveco de KCE kaj de ĝiaj aliancanoj, ĉi tiun numeron markas la reveno de André Cherpillod kaj kontribuoj de afrikanoj.

La gazeton posedas, eldonas kaj administras KCE. Varbekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.