La Kapitulo kunvenos en Afriko fine de decembro
La Kapitulo de la Esperanta Civito estas kunvokita al Buĵumburo, ĉe la sidejo de SIPU, por la 27a de decembro 2018 je 16h00, por diskuti laŭ la suba tagordo:
La Kapitulo de la Esperanta Civito estas kunvokita al Buĵumburo, ĉe la sidejo de SIPU, por la 27a de decembro 2018 je 16h00, por diskuti laŭ la suba tagordo:
Kultura Centro Esperantista kompletigis la ĉi-jaran kolekton de sia monata informilo “Heroldo de Esperanto”, aĉetita el LF-koop novjartage 2018. La gazeto aperis akurate komence de ĉiu monato, foje kvarpaĝa, sed plej ofte dupaĝa, en la tradicia formato A3.
En Burundio du transnaciaj establoj, nome IEK (islamanoj) kaj SIPU (pacifistoj), aliĝintaj al la Pakto por la Esperanta Civito, daŭre laboras per propraj fortoj, kaj partoprenas en la organizado de la 5a Afrika Esperantologia Semajno, altiranta intelektajn aktivulojn ankaŭ el Kongolando.
Fine de novembro “Literatura Foiro” (decembra numero) 296 kuŝas akurate sur la skribotablo de ĉiu abonanto en Eŭropo, danke al la engaĝo de la redakcio kaj de la stabo de LF-koop. Por komparo: “Beletra Almanako” haltis ĉe la junia numero, kaj la oktobra ne atingos la abonantojn antaŭ 2019.
Islama Esperanta Klubo organizas sian unuan Zamenhofan Feston, honore al la Tago de la Esperanta Kulturo. La festo komenciĝos je 14h00 de sabato, 22 decembro 2018, en kvartalo de Buĵumburo, en ĉeesto de la Konsulo de la Esperanta Civito, laŭ la suba programo.
La 5a Afrika Esperantologia Semajno, organizita de KCE sub la aŭspicio de la Esperanta Civito, kunlabore kun membroj de SIPU kaj IEK, disvolviĝos dum sep tagoj ekde 28 decembro 2018 ĝis 3 januaro 2019 en Buĵumburo (Burundio) laŭ la sekva provizora programo:
Amata dojeno de la hungara esperantistaro, Éva Farkas-Tatár (1924/1961-2018) ĵus forpasis en Budapeŝto. Instruistino laŭ Ĉe-metodo, ŝi transformis la vivoĉambron de sia loĝejo al unika, ŝatata lernoĉambro. Ŝia klubo estis dum jardekoj fiksa renkontejo de la budapeŝtanoj.
Nia lingvo alestas la 52an internacian renkonton de Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo, danke al Kultura Centro Esperantista, reprezentata de gec-anoj Lorena Bellotti kaj Giorgio Silfer. Temas interalie pri la debuto de nova stabano de la Esperanta Civito.
Post momento da eŭforio, la eŭropaj borsoj redimensiigis la percepton pri la ĵusa malneto de akordo inter Bruselo kaj Londono rilate la britan secesion el Eŭropa Unio. Tamen restas la fakto ke Britio riskas ĉiutage pli grandan perdon en ĉi tiu intertraktado, interalie ĉar la tempo laboras kontraŭ la insulo.
Sten Johansson, aŭtoro de “leĝeraj romanoj”, estas konata en la sveda Esperantio pro sia mizantropeco. Lia acideco tralikas el la respondoj al ĵusa intervjuo de Pawel Fischer-Kotowski, legebla en “La Balta Ondo”, kie li ŝajnas pontifiki. Interalie li sin esprimis pri la literatura Nobel-premio.
Laŭ komisio de la Esperanta Civito, Kultura Centro Esperantista en Svislando finis la selektadon de la partoprenontoj en la 5a Afrika Esperantologia Semajno, kiu disvolviĝos en Buĵumburo 28 decembro 2018 — 3 januaro 2019. Eventualaj modifoj en la listo dependos ekskluzive de la gvidontoj de la seminario, gec-anoj Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer.
Andaluzio, Asturio, Katalunio en la agadplano de Esperanta Naturamikaro dum la (eĉ tuja) estonteco. Ĉi-monate delegacio de ENa renkontos la partneran institucion en Asturio, por prepari la partoprenon en projekto financata de Eŭropa Unio.