KEFR reviziata, ĉu sekvos LTSEC?

HeKo 695 9-B, 21 nov 18

Nia lingvo alestas la 52an internacian renkonton de Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo, danke al Kultura Centro Esperantista, reprezentata de gec-anoj Lorena Bellotti kaj Giorgio Silfer. Temas interalie pri la debuto de nova stabano de la Esperanta Civito.

Dum la laborgrupoj montriĝis definitive la neceso ĝisdatigi la Komuna Eŭropan Framon de Referenco (2001). La nova  versio pretas, kaj ĝi povus influi la direktivon Mühlemann pri la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito. Diskuto estos probabla jam dum la Forumo kunvenanta en Buĵumburo fine de 2018.

Alia grava temo estas la evoluo de la lingvotestado ĉe enmigrintoj kaj rifuĝintoj. Tiurilate necesas niaflanke profundigi la rolon de VIME, projekto pri lingvaj volontuloj: Esperantio povus aktivi pli multe en tio. Indus esplori sinergion kun la Civila Servo.

La konferenco daŭros en Salamanko (Hispanio) ĝis 23 novembro 2018.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.