Resurektis la Esperanto-Instituto de Estonio

HeKo 683 3-C, 3 jul 18

“La Esperanto-Instituto de Estonio, fondita post la unua mondmilito, neniam estis formale malpermesita. Simple ĝi nun daŭras laŭ novaj fortoj” deklaris c-ano V. Hromov hodiaŭ en Arensburgo/Kuuresaare, bonvenigante la Konsulon de la Esperanta Civito ĉe publika renkonto en la kulturdomo de la estona urbo, kiu kandidatas kiel kultura ĉefurbo de Eŭropo.

Ankaŭ esperanto meritus literaturan Nobelon

HeKo 682 8-B, 23 jun 18

“Delonge mi ne vidis tiel viglan debaton en PEN Internacia: vi ĵetis ŝtonegon en marĉon” diris al c-ano Giorgio Silfer unu el la partoprenintoj en la Asembleo de la PEN-Komitato pri tradukarto kaj lingvaj rajtoj, okazinta ĉi-vespere en Bielo (Svislando), fine de la jara internacia konferenco. “Ŝajnis reveni al la studentaj tempoj” eĥis alia, tute kontenta.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.