Nova reprezentanto de esperanto en ALTE

HeKo 683 1-B, 27 jun 18

La transnacia stabo de Kultura Centro Esperantista riĉiĝis per nova kunlaborantino: c-ino Lorena Bellotti. Ŝi anstataŭos c-inon Elisabeth Amstad ekde la venonta aŭtuno kiel reprezentanto de KCE ĉe Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo.

D-ino Bellotti, edukita en la itala, estas poligloto kun perfekta dulingvismo per la angla. Ŝia lingva nivelo en esperanto atingas B2. Profesie tradukisto kaj entreprenisto, ŝi kunlaboras ankaŭ kun Itala Interlingvistika Centro.

C-ino Amstad, vicprezidinto de KCE, restos en la publikrilata reto de la Esperanta Civito kiel korespondanto en Berno. La kulturcentro dankas pro ŝia ĝisnuna kontribuo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.