La Konsulo enfokusigis en Romo la afrikan strategion
Reveninte al Eŭropo el Burundio, la Konsulo de la Esperanta Civito plenumis diversajn engaĝojn en kaj apud Romo, ankoraŭ rilate al Afriko.
La Senato de la Esperanta Civito aprobis unuanime kaj la Forumo tuj poste ratifis same unuanime kvar amendojn en la Konstitucia Ĉarto de la Esperanta Civito, laŭ propono de ambaŭ grupestroj, sen. Julio Herrero (verda) kaj sen. Anna Bartek (blanka), hieraŭ en Buĵumburo. Ĉiuj amendoj koncernas, rekte aŭ malrekte, la elektojn al la Senato.
Surprize agrabla surprizo por la Civitaj geparlamentanoj, kiuj hodiaŭ ekskursis al Nyanza-Lac, provinco de Makamba, suda Burundio. La grupo, gvidata de sen, Frederiko Nimubona, vizitis la konstruon destinitan kiel oficejon por la projekto AmaHoro,