Kultura programo disvolvata, kongreso nuligita

HeKo 668 4-B, 23 dec 17

Dudek ses personoj ariĝis hodiaŭ matene en Buĵumburo ĉe la anoncita kongresejo: inter ili tri eŭropanoj, pluraj kongolandanoj, unu togolandano, multaj burundianoj. Sed pro la neĉeesto kaj de la prezidanto de SIPU kaj de la regiona reprezentanto de UETA, la inaŭguro de la 8a Afrika Kongreso de Esperanto ne povis okazi. Des pli ke ne ekzistis entute salono kie kunveni, en la kongresejo.

La ĉeestantoj transiris al la dua  kongresa programero, nome la kultura seminario gvidata de prof. Giorgio Silfer, bazita sur la verko Historio de la Esperanta Literaturo. Je la unua paŭzo, post transiro el la ombro de relative komforta kiosko al la ombro de granda arbo en ĝardeno, sen. Silfer demandis la ĉeestantojn, ĉu afrikanoj opinias ke tio estus kongreso. Je ĝenerale nea respondo, la Vickonsulo anoncis ke li ne prezentos sian festparoladon. Konstatinte ke UETA ŝajnas ektoplasmo, kaj ke sen. Nimubona prezidanto de SIPU ne povas fari pli, la ĉeestantoj decidis nuligi la kongreson.

La laboroj daŭras kiel kultura seminario, kiu pli kaj pli vekas la atenton de la partoprenantoj, inter kiuj triono estas praktikantaj islamanoj. La vespero estus dediĉita al muzika programo, pri kiu responsas SIPU.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.