Por virina kontribuo al nia literaturo
Startis la prepara perkoresponda kurso por la ateliero pri beletra kreivo, kiun Feminisma Esperanta Movado organizos kunlabore kun Kultura Centro Esperantista en Ĉaŭdefono, 13-17 aprilo 2009. Temas pri la unua tiaspeca kurso-ateliero, celanta kreskigi la rolon de verkistinoj en la esperanto-literaturo.