Verdanoj proponas rezolucion pri Palestino

HeKo 380 7-C, 23 jan 09

Post interna telematika konsultado, la Verda grupo proponas rezolucion pri Palestino al la Senato, subskribe de la grupestro, Walter Zelazny, kaj de aliaj kvar senatanoj: Anatolo Gonĉarov, Elena Grisafi-Favre, Perla Martinelli, Bertil Nilsson.

La rezolucio (kies kompletan tekston la Konsulo diskonigas unuavice al ĉiuj senatanoj) estas longa kaj artikita analizo pri la tuta palestina problemaro, kaj ne specife pri la lasta militepizodo en Gazao. Ĝi havas historian preamblon kaj vidas en la franclingvaj artikoloj (1928-1956) de Edmond Privat  “lucidajn analizojn” kiuj “baldaŭ aperu en esperanto”. Krome ĝi indikas en “la Deklaro de Lugano (1987) fare de PEN-Klubo Internacia, la plej trafan formuladon pri kio estas terorismo en la nuna epoko”.

En sia konkluda parto, la Verda rezolucipropono subtenas la firmigon de la aŭtoritato de UN por interveni en tiajn konfliktojn, eĉ kontraŭ la opinio de unu (aŭ ambaŭ) kverelantoj, kaj deklaras ke “la ŝtatoj en konflikto, kaj specife en balkanizita areo kiel Proksima Oriento, ne rajtas aspiri al membreco en internaciaj organizoj, interalie Eŭropa Unio”.

La perspektivo de la rezolucipropono estas fakte geopolitika kaj ne partieca. La proponon diskutos kaj (mal)aprobos la venonta senata sesio (Pasko 2009). Pormomente ĝi estas la sola rezolucipropono pri la temo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.