La Kapitulo kunsidis pri UN kaj EU, kongresoj, bibliotekoj, Domoj
La Kapitulo kunsidis hodiaŭ en Ĉaŭdefono sub la prezido de la Vickonsulo, sen. Giorgio Silfer. Du tagorderoj estis traktitaj kun invitita stabano, c-ano Alessio Giordano.
La Kapitulo kunsidis hodiaŭ en Ĉaŭdefono sub la prezido de la Vickonsulo, sen. Giorgio Silfer. Du tagorderoj estis traktitaj kun invitita stabano, c-ano Alessio Giordano.
La 13a (tria sinsekve en Svislando) Kultura Esperanto-Festivalo, 6-11 aŭgusto 2024, disvolviĝos matene preskaŭ nur en la Esperanto-Domo de Ĉaŭdefono, sed posttagmeze en diversaj lokoj de la neŭŝatela kantono. Interesa detalo: parto de KEF estos ĉi-jare dediĉita al la ĉina kulturo, danke al la ĉarmaj Liqun Chen-Westerhoff kaj Nan Wang-Matthias.
Malgraŭ la tre mallonga daŭro de la mandato (unu jaro!), nur kvin personoj kandidatas por la estraro de la Junulara, 2024/25. Laŭ la elektosistemo rande de kremluleco (ne krimuleco) oni jam scias kiuj gvidos la asocion pli frue ol la baloto okazas. Tamen tio kreas apartan embarason.
Laŭ normo en direktivo Giordano (pri KIBAS: Komuna Integrita Biblioteka kaj Arkiva Sistemo) kvin bibliotekoj havas la rajton ricevi po unu ekzemplero de ĉiu nova eldonaĵo de paktinta establo aŭ de aŭtoro havanta la civitanecon. Nur du el la elektitaj per edikto kontentige funkcias, en Vieno kaj en Budapeŝto.
“Kaze de la dua anonco de la studoj en 2023 – post sukcesa unua jaro – neniu esperantisto aliĝis krom kvin ĉinaj studentoj, kio ne estis sufiĉe por startigi la sekvan grupon. UAM fermis la studojn. La nuna restos unika, tre pozitiva, eksperimento.” Tiuj vortoj de prof.
Tre malofte la Civita Parlamento kunsidas du fojojn jare, kaj ĉiam dum la unua mandatjaro, kun la inaŭgura sesio eke de la printempo kaj alia ordinara fine de la aŭtuno. Ĉu estos la kazo en 2025?
Esperanta Naturamikaro proponis al Kataluna Esperanto-Asocio (tiam prezidata de s-ro Oscar Puig) kunorganizi aŭ almenaŭ aŭspicii la unuan NaturAmikan KulturSemajnon en Esperanto, okazontan en Katalunio oktobre 2022. La respondo estis negativa, kaj ĝis nun la organo de la asocio eĉ ne aperigas la koncernajn gazetarajn komunikojn.
Baldaŭ hejme de sia fidela legantaro, la aŭgusta numero 2024 de Literatura Foiro (330, 55a jaro) proponas, kiel kutime, alloge buntan menuon. Ĝin inaŭguras fama uvertura poemo de la 16-jara Arthur Rimbaud, per traduko de Kálmán Kalocsay. Poezio gastas lirike ankaŭ per Minosun, humure per Carlo Minnaja, traduke per la maltano Ĝiorĝ Pisani, esperantigita de Carmel Mallia.
Diversaj balotsistemoj kondiĉas demokration. Se oni aplikus la britan (unupersonan) al la elektoj por la franca parlamento, ĉi tiu estus preskaŭ tute Lepenisma, post la unua balotrundo. Se oni aplikus la francan en Britio, la rezulto ne estus tiel katastrofa por la konservativa partio.
“Lastatempe aperis multaj Esperantaj libroj, kiuj ne aperas en la katalogo de UEA nek en la rubriko ”Laste aperis” de ties revuo, sed estas aĉeteblaj ekzemple ĉe Amazon kaj similaj retvendejoj. La ekzemploj, kiujn mi konas, estas ĉiuj tradukaĵoj aŭ reeldonoj kaj do ne elekteblaj por la Laŭro [de la Akademio], sed estas grave rimarki, ke “Laste aperis” ne plu funkcias kiel antaŭe”.
Hieraŭ startis la nova esperantio.net, kies refreŝigo koncernas internajn paĝojn (ekz. Dokumentojn) eĉ pli ol la novaĵagentejon mem. Al la novigita retejo kupliĝas https://literaturafoiro.com, esenca por orientiĝi pri la plej longdaŭra kultura revuo en esperanto.
La elektoj por la Parlamento de la Franca Respubliko konfirmas la fortan kreskon de la ekstrema dekstro, gvidata de Marine Le Pen kaj Jordan Bardella, konstatitan por la Parlamento de Eŭropa Unio. La konfirmo alvenas malgraŭ la paralela kresko de la partopreno en la baloto.