FEM asembleos en Svislando
La ordinara Asembleo de Feminisma Esperanta Movado kunsidos en Ĉaŭdefono 17 aŭgusto 2010, kun eventuala daŭrigo en posta tago, dum la semajno de la Kolokvo pri lingvopolitikoj organizata de KCE.
La tagordo inkluzivas la temojn devigajn laŭ la statuto, krome estos diskuto pri la nemoveblaĵo akirebla de FEM kaj pri la progresoj en Afriko, precipe Kongolando kaj Togolando.