FEM asembleos en Svislando

HeKo 436 5-B, 8 maj 10

La ordinara Asembleo de Feminisma Esperanta Movado kunsidos en Ĉaŭdefono 17 aŭgusto 2010, kun eventuala daŭrigo en posta tago, dum la semajno de la Kolokvo pri lingvopolitikoj organizata de KCE.

La tagordo inkluzivas la temojn devigajn laŭ la statuto, krome estos diskuto pri la nemoveblaĵo akirebla de FEM kaj pri la progresoj en Afriko, precipe Kongolando kaj Togolando.

FEM estas prezidata de sen. Marie-France Conde Rey. En ĝi aktivas ne nur verdanoj, sed virinoj el aliaj politikaj tendencoj en Esperantio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.