Premioj de Akademio Internacia de la Sciencoj
Dum la Scienca Forumo okazinta kadre de la 110-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Brno estis disdonitaj la Premio Pirlot (por la plej bonaj sciencaj libroj de la jaro) kaj la nova Premio Charles Power (por la plej bonaj sciencaj prelegoj de la UK).