49aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Litovio
Ekde 1959 Baltiaj Esperanto-Tagoj okazas laŭvice en la tri baltaj respublikoj: ĉi-foje en Litovio, 6-14 julio 2013. BET enfokusiĝas al problemoj kaj spertoj de esperantista laboro.
Ekde 1959 Baltiaj Esperanto-Tagoj okazas laŭvice en la tri baltaj respublikoj: ĉi-foje en Litovio, 6-14 julio 2013. BET enfokusiĝas al problemoj kaj spertoj de esperantista laboro.
Ankaŭ ĉi-jare la revuo “Femina” ricevos akreditivon por alesti la Internacian Virinan Kinfestivalon, printempe apud Parizo. Pasintjare unuafoje okazis tia agnosko por Feminisma Esperanta Movado. En 2013 tamen la korespondanto ne estos plu Giorgio Silfer, aprezata kinkritikisto en “Literatura Foiro”, sed la prezidanto de FEM, Marie-France Conde Rey.
Esperanta Naturamikaro havos sian ordinaran asembleon en Malago, ĉe la Esperanto-Domo, 13 marto 2014, sub la prezido de sen. Julio Herrero.
La Konsilio de Fondumo Pro Esperanto havos ordinaran kunvenon en Svislando fine de februaro 2013, laŭ ĵusa kunvoko de ĝia prezidanto, sen. Marie-France Conde Rey.
Per la samtempa aperigo de la aŭtuna kaj vintra numeroj 2012, la revuo “Femina” reakuratiĝis kaj atingas sian publikon per fasko da tre interesaj artikoloj.
La 10an de decembro 2012 aperis en la plej prestiĝa ĵurnalo NZZ (Neue Zürcher Zeitung) artikolo pri la 125-jara jubileo de Esperanto.
La ĵurnalisto vizitis la urban bibliotekon en La Chaux-de-Fonds kaj raportis siajn personajn impresojn pri la interlingvistika sekcio CDELI, gvidata de s-ro Claude Gacond.
Naskite en 1979 kiel natura daŭrigo de Internacia Seminario por la IS-generacio kiu ne plu estis en TEJO-aĝo, Internacia Festivalo atingis la 29an fojon jarŝanĝe en Dortmundo: dudeknaŭan kaj antaŭlastan. La 30a, okazonta eble eĉ ne en Germanio, sed en Aŭstrio, estos la lasta, kaj fermos la multjardekan sperton de Hans-Dieter Platz kiel talenta organizanto de tiaj aranĝoj.
La Kapitulo de la Esperanta Civito, pere de unu el siaj membroj, oficiale prezentis al la Estraro de Tutmonda Esperantista Junular-Organizo la projekton “Pasvorta Reto”, nome la esperantan tempobankon.
Tutmonda Esperantista Junular-Organizo ne ricevos subvenciojn de Eŭropa Junulara Fonduso, kio kaŭzas gravan deficiton en ĝia buĝeto por 2013: praktike mankos duono de la kutimaj enspezoj, preskaŭ tridek el sesdek mil eŭroj.