La junularo jarfinas en Naŭmburgo

HeKo 523 2-A, 31 jan 12
La renovigita tradicio de la jarfina internacia seminario de la esperanto-junularo daŭras en Germanio per la 4a Junulara E-Semajno, komuna aranĝo de la landaj sekcioj de TEJO pola kaj germana.

Tra la jardekoj evoluis la profilo de la partoprenantaro kaj ties interesoj. Certe muziko kaj dancoj daŭre apartenas al la programo, apud studrondoj plej diversaj; sed ĉi-lastaj ne plu referencas al unu ĝenerala temo, des malpli al specifa invitoto (dum la unua jardeko de IS, la temon oni elektis laŭ la eblo proponi al prof. d-ro Ivo Lapenna prelegon pri “Juraj aspektoj de…”).

Tre rimarkinda novaĵo kompare kun antaŭaj epokoj estas la forta ĉeesto de tabloludoj, precipe societaj alternativaj kartludoj. Malgraŭ la financa krizo en Eŭropo, neniu plu ludas monopolion…

La abunda ĉeesto de francoj jam karakterizis ISon antaŭ jardeko, sed al ĝi aldoniĝis la granda kvanto da poloj. Karakteriza novaĵo estas, ke Azion pli reprezentas ĉinoj ol japanoj.

Entute pli ol 250 personoj, sub la trideka aĝjaro krom tre malmultaj esceptoj, estas nun trapasantaj al la nova jaro en urbeto inter Halle kaj Erfurt: Naumburg-Saale, kie jam okazis IS ĉi-jarcente.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.