Kie la cikatroj sangas

HeKo 432 5-A, 10 apr 10

La hodiaŭa tragedio apud Smolensko, la urbo kie en 1896 naskiĝis la esperanto-teatro, lumigas la reflektorojn al Pollando. Laŭ okcidentaj amasmediaj komunikiloj en aviadila akcidento (ŝajne kaŭzita de la pola piloto mem) pereis la pola prezidento, duono de la pola registaro, aliaj eminentuloj kaj delegacio de la parencoj de oficiroj amase murditaj de sovetianoj en Katyn, 1940.

Fino de la trimestro en Institut Zamenhof

HeKo 431 4-B, 30 mar 10

Ĵaŭdon la 25an de marto, matene, okazis kurso kiel kutime ĉe Institut Zamenhof en Lomeo. Tiam oni tamen sentis, ke io grava estas okazonta. Je la dekdua horo komenciĝis prelego kun la temo “Rilatoj inter gelernantoj”. Instruistoj de IZo interparolis kun la gelernantoj pri tiaj rilatoj. Tre granda estis la interesiĝo de la gelernantoj, kiuj malfacile eltenis la finon de la programero.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.