Proksimas la (papera) morto de la UEA-revuoj
La Komitato de Universala Esperanto-Asocio ĵus elektis d-ron Renato Corsetti al la komisiono pri financaj aferoj. Tial ke samtempe ĝi ne elektis la duan kandidaton, Brunetto Casini (lia kvara balotfiasko en unu jaro), oni rajtas dedukti ke la voĉdonintoj sciis pri la ideoj de la kandidatoj kaj konsciis ke ili inspiros la koncernan komisionon.