TEJO estas aŭtonoma, sed ne aŭtocefala

HeKo 692 7-A, 9 okt 18

Se Universala Esperanto-Asocio estus eklezio, pli precize kiel la ortodoksa, eblus interesaj analogioj.

Sennacieca Asocio Tutmonda estus skisminta realaĵo, iam en odoro de herezo, sed nun tiel neglektinda ke eblas ekumena dialogo, kvazaŭ ĝi estus faka asocio de emeritaj laboristoj.

Ne herezaj, sed aŭtocefalaj, do plene sendependaj de la roterdama patriarkejo, estus IFEF kaj ILEI. Iliaj fideluloj ne membras aŭtomate en UEA, iliajn financojn ne prizorgas la roterdama kurio (signifo 5 en PIV). Ili similus al la kopta eklezio.

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo estas aŭtonoma, sed ne aŭtocefala: simile al la ortodoksa eklezio de Finnlando, aŭ al la ukraina ĝis la nuna jaro. Ĉi tiuj dependas de Moskvo, TEJO dependas de Roterdamo. Ĝis tioma grado ke la jama “junulara sekcio de UEA” eĉ ne sukcesas havi propran bilancon, ĉar la kurio ne donas la necesajn detalojn. Mono…teismo.

Ĉu TEJO havas juran personecon? jes. Chu proprajn suverenajn organojn? ne tute, ĉar prelato de UEA sidas en ĝia kapitulo, kaj inverse. Ĉu ĝi ne havas proprajn individuajn membrojn? ne, ĉar individua TEJO-ano estas individua UEA-ano (kaj ne inverse, pro la aĝo). TEJO ne estas sendependa, sed interdependa.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.