Eksperimenta fazo de Pasvorta Reto
Helpe de Aleksandro, studento en lombarda universitato, Pasvorta Reto funkcias jam de tri tagoj kaj havas ankaŭ propran Facebook-paĝon. Dum ĉi tiu eksperimenta fazo iom post iom esperantiĝas ĉiuj instrukcioj en la retejo, laŭ la ofteco de ilia uzado; difiniĝas la ofertoj; prepariĝas la reglamento kaj la ĉeklibretoj; kreskas la nombro de la retanoj.