Statutereformo en HEA ekskludas s-ron Szilvási

HeKo 527 5-A, 1 mar 13

La pasintan dimanĉon la gvidantaro de Hungaria Esperanto-Asocio akceptis statutmodifon, kiu praktike malhelpas al László Szilvási aliĝi al la asocio, almenaŭ laŭ la intenco de la proponintoj.

Krom tiu punkto en la tagordo, la kunveno longe diskutis pri la kredito pretendata de s-ro Szilvási ĉe HEA. Rezultis ke la kreditunto neniam kapablis liveri la pruvojn de sia kredito, eĉ post skriba peto de la ŝuldunto. Rezultis ankaŭ ke, se tiujn pruvojn li donus antaŭ la indikita limdato, alia artikolo de la hungara Civila Kodo liberigus la asocion aŭtomate de tiu supozata ŝuldo. La reziston kontraŭ la pozicio de s-ro Szilvási, per jura argumentado, plej konvinke gvidis d-roj Gábor Márkus kaj György Nanovfszky.

La konkludoj de la kunveno ŝajne renversis pli fruan sintenon, kiam (pro iniciatoj de personoj pli ol 80-jaraĝaj) montriĝis cedemo flanke de HEA al Szilvási, inkluzive de alvoko al monkolektado, intertempe haltigita. Proteste pro tiu cedemo, c-ino Anna Bartek ne rekandidatiĝis al la estraro de HEA, pasintan novembron.

Hungaria Esperanto-Asocio estas prezidata de c-ano Imre Szabó, ekde 2008.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.