La Kapitulo kunvenas en Andaluzio
La Kapitulo de la Esperanta Civito kunvenas hodiaŭ ĉe la Esperanto-Domo en Malago, kun fizika ĉeesto de kvar el la ses kapitulanoj: senataninoj Nguefack kaj Kirova partoprenos skajpe, el Kamerunio respektive Bulgario. La tagordo enhavas plurajn punktojn, unuavice delegojn kaj komisiojn.