Paneo en la virtualo paneigas la realon en Budapeŝto

HeKo 634 2-B, 16 feb 17

Ne necesas paroli esperanton por esti fuŝa informadikisto; eĉ male. Tiun veraĵon pruvis hodiaŭ en Budapeŝto la teknikisto kiu eliminis dum tuta tago la retaliron en la palaco de OKISZ, ĝuste kiam ĝi estis plej bezonata por literatura kafejo, kiun pluraj volis sed ne povis partopreni virtuale.

Diversaj studentoj de Universitato Adam Mickiewicz ne povis kupli sin al la diskuto pri la interlingvistikaj studoj, kiu tial ne povis okazi. Tio damaĝis la tutan literaturan kafejon, kiun sen. Anna Bartek zorge preparis, helpe de Esperanta PEN-Centro kaj de LF-koop.

La venonta literatura kafejo disvolviĝos samloke, sed estos malpli rete dependa. Dato: 16 marto 2017.

(HeKo 634 2-B, 16 feb 17)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.