Forumokonsulto por la propono de direktivo Barikumutima
La pariteta ĉambro de la establoj, supera brako de la Civita parlamento, estas alvokita al diskuto pri la grava temo de aliĝebleco de establoj al la Pakto.
La pariteta ĉambro de la establoj, supera brako de la Civita parlamento, estas alvokita al diskuto pri la grava temo de aliĝebleco de establoj al la Pakto.
Laŭ invito de la dojeno de la Lingva Komitato mi ĵus faris ekskurseton en la redaktata nova eldono de Plena Ilustrita Vortaro, kaj la unua impreso estas ke ne okazis multe da laboro; kio per si mem estus pozitiva, se la Duka varianto ne estus la reviziita kaj koruptita de la Gastona, konsekvence Duc Goninaz bezonus pli da ellaborado.
La jarkalkuloj de Esperanta Naturamikaro estis konstante deficitaj ĝis 2023, sed ekde 2024 oni rimarkis inversigon de tendenco, precipe danke al NaturAmika KulturSemajno en Katalunio kaj ĉi-jare ankaŭ la sukcesa Andaluza Esperanto-Rendevuo en Malago, kiu inkluzivis la Parlamentan sesion. Tiom ke ekde majo 2025 la kontosaldo estas konstante en pozitivo.
La svisaj kodoj riĉiĝis per la normoj entenataj de la nova leĝo pri elektronika identeco, ĵus ratifita per ĝenerala referendumo kie la jesoj atingis nur 50,4% de la esprimitaj voĉoj: temis pri la dua testo post la unua en 2021, kiam la svisa popolo rifuzis la endondukon de tiu novaĵo per 69%.
Ĵus konkludiĝis la kutima vendreda kunsido de la redakcio de Arcadia, reteja platformo originanta el la iama revuo Lingua Verde, organo de Interlingvistika Centro. La redakcianoj, kiuj pasintsemajne kunsidis en telematika ĉeesto de du profesiaj grafikistoj, en kontakto kun Lucia Copparoni, hodiaŭ interparolis pri la venontaj paŝoj por la lanĉo.
Estas en la presejo la numero 2370 de “Heroldo de Esperanto” (oktobro 2025), kie reliefas informoj el norda Eŭropo: kultura evento en Pollando, pliaj detaloj pri la Skandinava Esperanto-Domo, informo pri ĉesinta eldonejo en Svedio, debateto el Finnlando pri la Universala, kiu ĵus vendis sian… Roterdomon.
Pli kaj pli malfacilas la ekzisto de landaj asocioj ene de la Universala, pro multiĝantaj kritikoj pri ilia (vera aŭ supozata) politika malneŭtraleco kadre de UEA mem, precipe en artikoloj kaj komentoj de nordeŭropa skandalgazeto: unue REU en Rusio pro sia ĉefdelegito (nun prezidantino), due ELI en Israelo pro siaj estraraj deklaroj, kaj eĉ IEF en Italio pro… lingva problemo en sia Asembl
Ekde 3 oktobro 2025, eblas peti la esperantan civitanecon per nova reta formularo, havebla ĉe Esperanta Kulturservo. Tiu diĝita ilo ne ŝanĝas la proceduron, sed simpligas ĝin, eliminante la bezonon de paperaj dokumentoj kaj ebligante pli rapidan kaj aŭtomatigitan administradon de la petoj.
Postmorgaŭ kunsidos la Komitato de Kultura Centro Esperantista, sub la prezido de c-ano Stano Keable: ĝis nun triopa, la Komitato baldaŭ estos kvaropa pro la alelekto de nova membro, oficonta pri libroservo, biblioteko kaj hemeroteko.
Antaŭ kvin jaroj ni estis en la (s)pleno de pandemio, ni ne estis pretaj kaj, krom la pli blua ĉielo, la polucia dampo, la sento de monda solidaro por pansi la psikajn efikojn de la malsano, multaj parolis jam pri milito. Milito kontraŭ la viruso.
La dua semestro pri literaturo en la nuna akademia jaro ĉe Esplora Instituto de Esperantologio komenciĝos meze de februaro 2026 per semajna kurso kun fizika alesto en Malago, ĉe la naturamika Esperanto-Domo, laŭ decido de la docento post konsultiĝo kun la studentoj. La semestro daŭros per telematikaj lekcioj ĝis la fino de junio 2026.
La Kapitulo de la Esperanta Civito, kunsidinta hieraŭ en pleno, ne elĉerpis la tutan tagordon kaj daŭrigos hodiaŭ vespere ĝis la fintraktado de ĉiu tagordero; por eviti similan situacion, ekde ĉi tiu monato la Konsulino kunvokos laŭ regula kadenco por la tria sabato je 11h00 mezeŭropa.